Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Thursday, December 25, 2003

El la sekretariejo

Hodiaŭ la sekretariejo estas fermita; tamen, la Esperanto-Asocio de Skotlando deziras al vi:

Feliĉan Kristnaskon!

Wednesday, December 24, 2003

Osmo Buller elektita denove

UEA anoncis antaŭ 2 tagoj ke Osmo fariĝos la Ĝeneral Direktoro de UEA kiam Trevor Steele eksiĝos en aprilo.

Interese ke Osmo estis la antaŭulo de Trevor. Tamen, ĉi tie ne estas loko por esperanto-politikumado; la grava afero estas la reveno de sperta administristo. Ĉu aliaj eksuloj nun reaperos?

Ni vidu; sed espereble UEA plifortiĝos pro la tristaj spertoj de la pasintaj 2 jaroj. Ŝajnas al mi ke la talentoj de prezidanto Renato Corsetti kaj Osmo Buller estas bezonataj de la Movado.

Saturday, December 20, 2003

Scottish Esperanto Congress 2004

Scottish President, Hugh Reid, will be involved during the Festive Season in finalising the programme.

He is hoping that there will be a very special guest.

Hugh has indicated that women will have an important role in the Congress.

We now await the results of his negotiations. A preliminary programme should be ready late in January 2004.

Click here for booking details.

Friday, December 19, 2003

Skota Kongreso 2004: 28 ĝis 31 majo 2004

Hju Reid, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Skotlando, esperas anonci pluajn detalojn pri la kongreso frue en 2004.

Nuntempe li serĉas prelegontojn. Kelkaj jam promesis partopreni; sed Hju optimismas pri la partopreno de mondkonata Esperantisto.

Ni atendu pacience! Hodiaŭ Hju asertis: "provizora programo eldoniĝos iam en januaro 2004".

Wednesday, December 10, 2003

EAB informisto eksiĝas

Antaŭ kelkaj tagoj Ian Fantom eksiĝis el la posteno de EAB Informisto. Pro tio eksiĝo li ne plu estras la EAB-retejon. Li enposteniĝis la pasintan aprilon.

Monday, December 08, 2003

Aberdour Zamenhof-festo

Ĉi ĉiujara celebrado okazis la 6an de decembro. Ŝajne la provo kunigi Zamenhof kaj Charles Dickens sukcesis; ĉar ambaŭ havis pasion pri justeco kaj la rajtoj de ordinaraj homoj. Tamen, pro la fakto ke mi prelegis pri la temo mi ne rajtas fari objektivan aserton. Tamen, mi firme kredis, ke Esperanto devas disŝiri la Verdan Kurtenon; kaj nia admiro de Zamenhof neniam devas fariĝi kulto. Pri unu afero mi estas tutcerta: kulteco ne plaĉus al la modestulo kiu vivigis Esperanton.

Ankaŭ miaopinie modesteco raras en la nuntempa; kaj tion mi ververe bedauras. Tial estas plaĉe admiri modestan geniulon.

Wednesday, December 03, 2003

gxangalo

Ĉu vi scias pri la retgazeto gxangalo? Ĝi estas pli ol magazino; ĝi estas fenomeno. Mi rekomendas ke vi tuj rigardu ĝin. Tie troviĝas novaĵo pri la mondo esperanta kaj ne-esperanta; kaj multe pli. Ĝi vere estas esplorinda ĉiutage. Tial registru ĝin. Oni nur povas gratuli la profesiecon de la redaktoroj kaj gui la enhavon.