Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Wednesday, August 24, 2011

Retejo de EAS

Hju Rid la retejestro nun faras modifojn al nia retejo.

Ni pardonpetas pri la manko de informoj sur-reteje.

Espereble la situacio baldaŭ pliboniĝos!

Wednesday, August 17, 2011

Jack Casey: funebra ceremonio

La humanismaj solenaĵoj okazis hodiaŭ ĉe la Glasgova kremaciejo.

Multaj homoj ĉeestis por memori kaj honorigi Jack inkluzive de Esperantistoj.

Oni aludis al lia rimarkinda multfaceta vivo, kaj lia esenca boneco.

Estis ĵazo kaj skota muziko.

Ni diras, Ĝis Revido al elstara homo kaj Esperantisto!

Saturday, August 13, 2011

Morto de Jack Casey

Jack Casey, multjara sekretario de Glasgova Esperanto-societo, kaj komitatano de la Esperanto-asocio de Skotlando mortis ĵaŭdon la 11an de aŭgusto 2011 post longa malsano.

Li kontribuis multon al la Movado dum la jaroj.

Niaj pensoj estas kun Mia kaj la familio.

Thursday, August 11, 2011

Skota Esperanto-bulteno

La bulteno estas finpretigita kaj atingos vin venontan semajnon!

Kun varmaj bondeziroj,
Sekretario EAS