Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Monday, July 31, 2006

David Kelso: nova sekretario de EAB

Ĉi-jare David Kelso fariĝis prezidanto de Esperanto-Asocio de Skotlando; kaj respondecos venontan jaron pri la 102a skotlanda kongreso de Esperanto en la antikva urbo, Lanark.

Malgraŭ tio li ankaŭ estis elektita antaŭnelonge kiel la sekretario de la Esperanto-Asocio de Britio.

Okupiteco ne mankos al li!

Rimarku, ke la titolo de la kongreso estos skotlanda. David preferas tiun formon; la skota komitato flekseble aprobis la variaĵon ĉi-okaze!

Saturday, July 15, 2006

Skota Esperanto-Bulteno

La julia eldono de nia bulteno nun atendas provlegadon.

Tial espereble vi ricevos ĝin en julio!

Bondezirojn el sunplena Skotlando!