Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Sunday, May 29, 2005

Skota Studrondo 2005: informilo


2005: La Jaro de Einstein

La skota Studrondo okazos sabaton kaj dimanĉon la 3an kaj 4an de septembro 2005 en Scottish Churches House, Dunblane, proksime al Stirling. La pitoreska kateredala urbeto estas facile atingebla per trajno kaj buso.

La temo ĉi-jara estos Albert Einstein. Antaŭ cent jaroj en 1905 Einstein ŝokis la sciencan mondon per publikado de sia Teorio de Relativeco. Einstein efektive komencis revolucion en scienco kiu ŝanĝis nian komprenon de la mondo. Tio kaŭzis intereson ne nur inter sciencistoj sed ankaŭ ĉe la publiko ĝenerala. Fizkistoj tutmonde celebras ĉi-jare “La jaro de Einstein”, kaj nia studrondo respegulos tion. Ni esploros la vivon kaj tempojn de Einstein kaj demandos ĉu lia kontribuo daŭre validas. La temo estos ne nure scienca sed ankaŭ amuza, kaj ni konsideros geniecon kaj revoluciemon en aliaj kampoj krom en scienco.

La prezo estas £55.00 kiu inkluzivas tranoktadon kaj ĉiujn manĝojn en Scottish Churches House, aŭtobuson por la ekskurso, kaj ekskursan gvidadon. Ni ekskursos al “L’Ananaso” en Dunmore kaj al Kastelo Airth kie ni lunĉos en la tiea Hotelo. La kosto de lunĉo kiu konsistas el ĉefplado kun teo aŭ kafo kun kukoj, estas £8.50, kaj pagendas en la Hotelo.

Se vi volas tranokti antaŭpost la Studrondo, bonvolu rekte kontakti: Scottish Churches House 01786 823 588 dumtage.

Se vi volas mendi ĉambron unuopan, bonvolu aldoni po £7.75 por nokto.

Junuloj povus ricevi subvencion de la fonduso Norwich.
Bonvolu kontakti d-inon Kate Hall,
37 Granville Court, Oxford, OX3 0HS

Se vi havas demandojn, bonvole kontaktu:

Hju Rid (Hugh Reid) ĉe 01357 523949 aŭ hugh_reid2@yahoo.co.uk

Fina dato por mendado estas vendredo la 12a de aŭgusto 2005.

" ***************************************************************

Studronda aliĝilo

Nomo

Adreso

Telefon-numero

Ĉu vegeterano? jes/ne

Aliĝkosto

Ekstra pago por unuopa ĉambro

Donaco al EAS

Sumo: £

Bonvolu sendi ĉekojn (por la tuto aŭ part-sumo) al:

Scottish Esperanto Study Weekend

24B Millar Street, Glassford, South Lanarkshire, Skotlando, ML10 6TD

Tuesday, May 17, 2005

Ĝangalo relanĉita

La relanĉo de la Esperanto-portalo estas grava evento por ĉiuj Esperantistoj.

Bonvolu krozi al al retejo por esplori la modifojn; kaj ankaŭ marki ĝin por estonteca rigardado!

Wednesday, May 04, 2005

Albert Einstein theme

The main theme for the Scottish Esperanto Study Weekend (3 to 4 September 2005) which will take place as usual in Dunblane will be Albert Einstein.

Hugh Reid, past-President of the Scottish Esperanto Association, is in charge of arrangements.

Further details will follow.

Tuesday, May 03, 2005

Renovigita Ĝangalo baldaŭ ekaperos

Mi citis anoncon kiu troviĝas sur la frontpaĝo de la gradega portalo Ĝangalo :

Post pli ol monato da senlaca laboro, la teknika teamo de Ĝangalo fiere anoncas, ke post kelkaj tagoj la plej granda interreta portalo en Esperanto denove videblos, kaj denove, revolucios la manieron per kiu oni uzas la Internacian Lingvon en interreto. Multaj novaĵoj venos kune kun la nova fasado, pli moderna kaj dezajne kaj teknike.

Oni atendas kun vera anticipo!