Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Tuesday, August 31, 2004

Turisma informado pri Skotlando

La Esperanto-Asocio de Skotlando provas aperigi esperantajn informojn pri Skotlando sur sia retejo. La materialo ne estas ampleksa; tamen, ĝi kreskadas.

Kompreneble estas multaj faktoj sur anglalingva retejoj; kaj la retejo de la nacia turisma organizo almenaŭ estas multlingva.

Antaŭnelonge mi ektrovis fascinan retejon pri Skotlando, Undiscovered Scotland (neltrovita Skotlando). Se vi povas iomete kompreni la skribitan anglan, mi rekomendas, ke vi vizitu ĝin. Ĝi estas bone planita kun inteligentaj ligiloj. Alia pluso estas la abundeco de bildoj; kaj bildoj estas internaciaj!

Iam espereble ekvivalento aperos en Esperanto; sed nune loko kiu meritas esploradon!

Thursday, August 26, 2004

100a Skota Kongreso de Esperanto

La 100a kongreso okazos de la 10a ĝis la 13a de junio 2005 en la bela feria urbeto, Largs, okcidentmarborde.

The kongresejo estos la hotelo Priory House, kiu troviĝas apudmare. Ĝi estas 4-stela; kaj troviĝas en konstruaĵo de arkitektura graveco. La jam konsentitaj prezoj. por restado estas bonegaj. Tamen, ankaŭ troviĝas multaj hoteletoj.

Dimanĉon oni ekskursos al la proksima insulo Cumbrae. Prelegoj kaj Ekumena Diservo okazos en la Katredalo de la Insuloj kaj aliaj ĉambroj kiuj apartenas al la katedralo.

La skota prezidantino, Jean Bisset, jam komencis prepari elstaran programon. Pluaj detaloj baldaŭ aperos. Tamen, estas jam decidite, ke la ĉeftemo estos la Skota Skolo.

La skota kongreso estas unika en Esperantujo pro la sinsekvo de kongresoj. Ĝi posedas la plej altan numeralon ie.

Bonvolu registri la datojn, kaj informi aliajn!