Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Friday, March 23, 2007

Arkivo de La Brita Esperantisto

D-ro Paul Gubbins estas homo kun elstarega reputacio en Esperantujo. Antaŭ kelke da jaroj li fariĝis redaktoro de La Brita Esperantisto.

La antaŭa redaktoro estis Majstro William Auld, kiu faris multegon dum longa redaktoreco.

Nun la LBE fariĝas pli kaj pli bona lingve kaj enhave. La redaktaĵoj ĉiam estas verkitaj en modela Esperanto; ĉiam estas interesoplenaj; kaj neniam estas tedaj.

Espereble homoj abonos la gazeton; sed ebles sperti la enhavon de ĉiuj numeroj krom la plej lasta, ĉar ili troviĝas en Arkivo.

Ekprovu!