Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Wednesday, September 14, 2005

Yalta Theme for Aberdour

The annual Zamenfof Festival will take place as usual in the Boat Club, Aberdour: one of the most spectacular Esperanto venues in Britain.

It will start at 1430 on Saturday 3 December 2005.

The guest-of-honour will be Ian MacDowall frpm Liverpool. Ian, who is a member of SEA, will be speaking about his visit to Yalta in the Ukraine: a visit with a strong Esperanto element.

Please put the date into your diary, as David Hannah is hoping for an even better attendance than last year!

Sunday, September 04, 2005

Skota Studrondo pritraktas Jaron de Einstein

Hju Rid respondecis pri la Studrondo (3-4 sptembro 2005 ĉe Dunblane); kaj li vere faris elstaram debuton! Estis 19 partoprenantoj, inkluze de 3 el Anglio kaj 1 el Nederlando.

La ĉeftemo estis la Terio de Relativeco, kiun Einstein aperigis al la mondo antaŭ 100 jaroj.

Sabaton Hju ekigis la programon per fascina enkonduko pri Einstein kaj lia grandioza teorio. Sekviĝis prelego de David Kelso; li sprite kaj informe resumis la vivon de la nobelpremiita fizikisto.

Posttagmeze, oni aŭtibusete ekskursis al mezepoka kastelo Airth kaj la eksterordinara ananaso-folio ĉe Dunmore. Brilis la suno! Oni devas malstreĉigi!

Revene Hju diable kvizis nin pri Einstein; kaj post la testado oni laŭtlegis skeĉon de Bob Mackay, kaj aŭskultis kantadon.

Dimanĉon Graham Blakey prelegis amuze kaj erudicie pri la fifama Esperantisto, Leopold Einstein, kiu parencis al la eltrovinto. Jim Williams, helpata de moderna teknologio, provis klarigi la teorion al laikoj. Tio vere estis defio por Jim kaj la studantoj!

Posttagmeze en la mezepoka kapelo p-ro Charlie Dornan gvidis trankviligan diservon; dum samtempe Ed Robertson prelegis pri la scienco de Star Trek.

Oni hejmeniris post temanĝo kun la escepto de la skota konsilantaro kiu kunvenis relative kontentige!