Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Tuesday, November 29, 2005

Aberdour atendas vin!

La ĉiu-jara Zamenhof-festo okazos sabaton la 3an de decembro en la boatejo (apud la haveno), Aberdour Fife, je 1400.

La prelegonto estos Ian MacDowall; lia temo estos "Vizito al Jalto, Ukrainio".

Ankaŭ estos kantado, poezio kaj frandaĵoj.

Vi estas varme invitita partopreni ĉi tiun festan eventon!

Tuesday, November 15, 2005

Lanĉo de Internacia Televido

Ĝangalo havas grandegan reputacion; kaj kun anticipo oni atendis la lanĉon de ĝia nova iniciato, Internacia Televido. Ĝi lanĉiĝis antaŭ unu semajno. Komence estis teknikaj problemoj pri kiuj Ĝangalo kulpigis alian entreprenon kiu provizas teknikan subtenadon. Oni akceptis la pardonpeton, ĉar tiaĵoj ofte okazas rilate al novaj provoj. Nun ĉio estas ŝajne stabila. Tamen, tio kio nun okazas ne estas televido laŭ la kutima difino; kaj rigardinte ĝin de tempo-al-tempo mi iom desapontiĝis.

La materialo recikliĝas sen multaj specifaj informoj pri tio kio okazas aŭ kiam. Kelkaj el la programeroj estas terure amatorecaj; novaĵoj ŝajne tute mankas; kaj aperas vidbendoj kiuj eĉ ne uzas Esperanton (fakte la anglan).

Oni esperas ke ĉio pliboniĝas estontece; ĉar la eksperimento nur komenciĝas, kaj ĝi estas gravega. Sed estas riske fronti la mondon antaŭ ol oni vere estas preta; kaj troa ambiciemo estas danĝera sinteno. Tamen, oni bezonegas la novan kanalon; tiel mi invitas vin rigardi esperantan televidon. Tamen, ne tro laŭdu ĝin ekster Esperantujo ĝis ĉio maturiĝas; ĉar la ekstera mono estas tre skeptikema kaj alkutimiĝas al retaj elsendoj de la BBC.

Wednesday, November 09, 2005

Morto de Bill Billings

Kun granda bedaŭro ni anoncas la morton de veterana skota esperantisto, Bill Billings.

Bill estis respektata kaj amata de ĉiuj.

Eĉ kiel maljunulo li povis belege kanti.

Li ŝatis vagadi en la skotaj montoj ĝis antaŭnelonge.

Kondolecojn al la parencoj.