Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Sunday, February 29, 2004

John Logie Baird: skota geniulo

Eminentaj skotoj ne mankas; sed John Logie Baird okupas gravan lokon en la panteono. Li pioniris televidon kaj multe pli. Estas plaĉe ke artikolo pri li, verkita de Jack Casey, nun troviĝas sur la retejo de la Esperanto-Asocio de Skotlando.

Funeral of Professor Stanley Nisbet

Stanley's funeral will take place in Jordanhill Parish Church, Woodend Drive, Glasgow, at 1100 on Wednesday 3 March 2004.

All his friends are must welcome.

Wednesday, February 25, 2004

Morto de profesoro Stanley Nisbet

Ĉi-matene okazis la morto de profesoro Nisbet en glasgova flegejo. Stanley estis unu el la steloj en la skota esperanta firmamento. Li estis elstarega tradukisto, preleganto kaj instruisto kiu kunigis humilecon kaj klerecon. Dum multaj jaroj li estis honora prezidanto de la Glasgova Esperanto-societo.

Nekrologo eldoniĝos sur la skota TTT-ejo.

Wednesday, February 11, 2004

Retserĉado

Oni memevidente povas enmeti esperantan vorton en iun serĉilon kaj espereble atingos kontentigan rezulton; ĉar Esperanto estas uzata larĝe sur la Reto.

Tamen, vere estas problemo kiam la serĉata vorto ne estas esperanta; ekzemple, ĝi estas persona nomo. Eblas aldoni esperantajn terminojn esperante atingi esperantajn artikolojn, sed sukceso ne estas garantiita.

Bonŝance, estas treege simpla tekniko: aldonu la konjunkcion kaj. Nu kaj aperas en preskaŭ ĉiu esperanta alineo, kaj ĝi ne ekzistas en aliaj lingvoj. Tial se vi volas legi ion en Esperanto pri Mozart enmeti Mozart kaj kaj. Vi surprixiĝos! Plue, la tekniko ankaŭ validas por personaj momoj de Esperantistoj. Entajpu Auld kaj; vi atingos nian skotan majstron!

Miaopinie Google ankoraŭ estas la plej bona serĉilio; kaj ĝi inteligente uzas Esperanton por klasifiko kaj klarigoj!

Monday, February 02, 2004

Peebles accommodation

The 99th Scottish Esperanto Congress will take place in the historic town of Peebles from 28th to 31st May 2004.

An interesting programme is being prepared by President Hugh Reid.

However, Hugh strongly recommends early booking of accommodation as Peebles is a goal for many tourists because of its beautiful situation in the Scottish Borders and its proximity to Edinburgh.

Accommodation and other useful information is found on the Tourist Office Web site.