Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Wednesday, February 11, 2004

Retserĉado

Oni memevidente povas enmeti esperantan vorton en iun serĉilon kaj espereble atingos kontentigan rezulton; ĉar Esperanto estas uzata larĝe sur la Reto.

Tamen, vere estas problemo kiam la serĉata vorto ne estas esperanta; ekzemple, ĝi estas persona nomo. Eblas aldoni esperantajn terminojn esperante atingi esperantajn artikolojn, sed sukceso ne estas garantiita.

Bonŝance, estas treege simpla tekniko: aldonu la konjunkcion kaj. Nu kaj aperas en preskaŭ ĉiu esperanta alineo, kaj ĝi ne ekzistas en aliaj lingvoj. Tial se vi volas legi ion en Esperanto pri Mozart enmeti Mozart kaj kaj. Vi surprixiĝos! Plue, la tekniko ankaŭ validas por personaj momoj de Esperantistoj. Entajpu Auld kaj; vi atingos nian skotan majstron!

Miaopinie Google ankoraŭ estas la plej bona serĉilio; kaj ĝi inteligente uzas Esperanton por klasifiko kaj klarigoj!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home