Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Tuesday, January 27, 2004

Vikipedio

Temas pri enorma multlingva enciklopedio al kiu ĉiu povas kontribui. Miaj kontribuoj ĝis nun estas modestaj; tamen, preskaŭ ĉiutage oni povas ion fari.

La Esperanto-versio de Vikipedio enhavas 10500 artikolojn. La nuna celo estas atingi 20,000 kiel eble plej rapide.

Oni povas kontribui al iu temo pri kiu oni havas scion.

EAS multe deziras, ke nia lando kaj skota kulturo ludu gravan rolon en Vikipedio; tial studu la instrukciojn kaj komenci verki; ĉar ni ja havas devon!

Farante tion vi kontrbuos al la disvolviĝo de nia lingvo; kaj helpos provizi alian trafan kialon por lerni Esperanton.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home