Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Monday, December 08, 2003

Aberdour Zamenhof-festo

Ĉi ĉiujara celebrado okazis la 6an de decembro. Ŝajne la provo kunigi Zamenhof kaj Charles Dickens sukcesis; ĉar ambaŭ havis pasion pri justeco kaj la rajtoj de ordinaraj homoj. Tamen, pro la fakto ke mi prelegis pri la temo mi ne rajtas fari objektivan aserton. Tamen, mi firme kredis, ke Esperanto devas disŝiri la Verdan Kurtenon; kaj nia admiro de Zamenhof neniam devas fariĝi kulto. Pri unu afero mi estas tutcerta: kulteco ne plaĉus al la modestulo kiu vivigis Esperanton.

Ankaŭ miaopinie modesteco raras en la nuntempa; kaj tion mi ververe bedauras. Tial estas plaĉe admiri modestan geniulon.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home