Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Monday, June 18, 2007

Resumeto pri Skotlanda Esperanto-kongreso, Lanark

Hodiaŭ posttagmeze finiĝis la kongreso per agrabla ekskurso, al Biggar en Suda Skotlando.

Vere ĝuinda estis la evento vigle estrata de prezidanto, David Kelso. 35 homoj partoprenis el 8 landoj. La prelegaro estis elstara; la etoso estis amikeca; la aferkunsidoj estis celtrafaj.

Oni bankedis kaj manĝetis. Kelaj Diservis; kelkaj fiservis!

Estis gvidataj rondiroj de histoririĉaj Lanark kaj New Lanark.

La lingva nivelo estis alta: mankis krokodiloj!

Andreo Weir, nia nova vicprezidanto, estas eble la plej juna en la historio de la skota movado.

Pluraj detaloj baldaŭ ekaperos por pliinformi la esperantistaron tutmondan!

Friday, June 08, 2007

Programo: 102a Skota Kongreso de Esperanto

102-a Skotlanda Kongreso de Esperanto

Lanark, 15 - 17 junio, 2007

PROGRAMO

Vendredo, 15 junio (en Tolbooth, High Street, Lanark)

1600h (deposte) Alveno, akceptado, babilado, esplorado

Ĉiuj faru la proprajn aranĝojn pri manĝado

1930 Nesolena Malfermo

Vladka Chvatalova (gastparolanto): Mia hejmlando

Girvan McKay: La infana raso

Sociumado, eble distrado .....

Sabato, 16 junio (Tolbooth)

0930 Andrew Weir: Lingvistiko por la perpleksitaj

1030 Kafo

1100 Hju Reid : La projekto Wallström

1200 Libera tempo / Komitatkunsido

1300 Tagmangxo (bufedo, en kongresejo) + libertempo

1430 Vladka Chvatalova: Bruselo - ĉu hodiaŭa Babelo ?

1530 Tepauxzo, tiam -

gvidata urbopromeno kun David Bisset

1730 Diservo / Fiservo

1900/1930 Bankedo (en restoracio The Courtyard)

Dimanĉo, 17 junio (en Village Hall, New Lanark)

0930 Jack Casey: Robert Owen - la homo, la vizio

1030 Kafo

1100 Gvidata vizito de New Lanark

1200 Tagmangxo (en Mill Pantry aux Village Hall, lauxvole)

1300 Libera tempo por esplori New Lanark

1430 Jarkunveno de Esperanto-Asocio de Skotlando

(aux daŭrigo de esplorado)

1530 Tepauxzo

1600 Nesolena Fermo

Lundo, 18 junio

0930 Ekskurso - plej eble al Rivervalo Clyde kaj Biggar.

Labels: ,