Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Monday, June 18, 2007

Resumeto pri Skotlanda Esperanto-kongreso, Lanark

Hodiaŭ posttagmeze finiĝis la kongreso per agrabla ekskurso, al Biggar en Suda Skotlando.

Vere ĝuinda estis la evento vigle estrata de prezidanto, David Kelso. 35 homoj partoprenis el 8 landoj. La prelegaro estis elstara; la etoso estis amikeca; la aferkunsidoj estis celtrafaj.

Oni bankedis kaj manĝetis. Kelaj Diservis; kelkaj fiservis!

Estis gvidataj rondiroj de histoririĉaj Lanark kaj New Lanark.

La lingva nivelo estis alta: mankis krokodiloj!

Andreo Weir, nia nova vicprezidanto, estas eble la plej juna en la historio de la skota movado.

Pluraj detaloj baldaŭ ekaperos por pliinformi la esperantistaron tutmondan!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home