Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA
Karaj esperantistoj,
cxi tiu estas la lasta mesaĝo, per kiu mi, kiel
prezidanto de UEA, salutas vin okaze de la nova
jaro. Eble venis la momento post tiom da jaroj
starigi personan bilancon pri ĉi tiu tuta
periodo: kion mi celis fari, kial mi celis tion,
kaj kion mi atingis kaj ne atingis.
Unue mi diru sincere, ke mi opinias ke en ĉiuj
ĉi tiuj jaroj mi pli multe ricevis de UEA ol mi
donis al ĝi. Same mi opinias ke dum la tuta vivo
mi pli multe ricevis de Esperanto ol mi donis al
gxi. Tio verŝajne ne estas nur mia sento. Mi
trovis ĝin ĉe multaj esperantistoj sed ankaŭ
ĉe la plej fidelaj agantoj en aliaj idealismaj
organizaĵoj, ĉu en politikaj partioj, ĉu en
perditaj misiejoj en Afriko. Pro tio, kion mi
ricevis de Esperanto kaj de UEA, mi dankas vin,
membrojn kaj nemembrojn de UEA, kiuj legas ĉi
tiujn liniojn. Mi ne forgesos viajn donacojn, kaj
viaj plej belaj donacoj estas tio, kion vi faris por Esperanto.
Se temas pri Esperanto, mi havis la naivan ideon
antaŭ deko da jaroj proksimume, ke unu el la
problemoj de la nuna movado estas, ke ĝi ne plu
estas movado. Vi scias, ke ĉiuj revolucioj en la
daŭro de la tempo instituciiĝas, kaj ke la
idealismaj batalantoj de la unua periodo
transdonas la regadon al homoj, kiuj apartenantaj
al posta generacio, ne havas la samajn
idealismajn pensojn, emojn kaj agojn. Temas pri
homoj, kiuj volas mastrumi efike kaj remeti en
ordon la ĥaosan entuziasmon de la antaŭa
periodo. Tio estas, tre verŝajne, natura leĝo,
el kiu ankaŭ la Esperanto-movado ne povas
elfuĝi. Se Esperanto estus la lingvo plej multe
instruata en la mondo, tiam certe ne profitus el
tio idealistoj kiel ni, sed tiuj samaj homoj,
kiuj nuntempe profitas el la instruado de la
angla. Por profiti el io, oni devas esti
profitema, kaj esperantistoj ne estas tiaj.
Sed la Esperanto-movado ne venkis, kaj la
problemo ne estas tiu. La problemo de la nuna
movado, kiu iĝis malpli mova, estas objektiva
kaj ŝuldiĝas al la ekapero en la nuna epoko de
monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre
efike disvastigas ĝin, trovante amason da homoj,
kiuj pretas akcepti ĝin kaj mem pludisvastigi
ĝin. Estas klare, ke fronte al tiu problemo,
kiun Zamenhof eĉ ne antaŭvidis, ni sentas nin
senhelpaj, ni sentas, ke ni vane remas
kontraŭflue. Kaj, kiel diras indonezia diro, eĉ
krokodiloj - ĉi tie temas pri la veraj bestoj -
ridas se vi provas remi kontraŭflue. Je tiu
fenomeno en la pasintaj jardekoj estis plurspecaj
reagoj. Kelkaj diris: ne estas nia tasko batali
kontraŭ la angla. Eble kelkaj el vi konas la
rakontojn pri Asteriks, loĝanto en malgranda
vilaĝo de Gaŭlujo, la sola vilaĝo, kiu
aŭdacas kontraŭstari la invidintan roman
armeegon. Sendube la loĝantoj de aliaj vilaĝoj
diris, ke ne estas ilia tasko, batali kontraŭ la
latina -- kaj vidu la sekvojn. En tiu kazo restas
al ni nur la vojo krei nian propran niĉon, nian
propran neston en forlasita parto de la arbaro, kaj zorgi pri niaj aferoj.
Tion mi neniel povas akcepti. Komprenigi tion al
ĉiuj espernatistoj estis unu el la linioj de mia
agado. Mi, ni, estas kiel la vilagxo de Asteriks.
Ni estas malgranda grupo de idealistoj, kiuj
provas enkonduki revolucian novaĵon, sed la
mondo ĉirkaŭ ni ne volas aŭddi ĝin, ĉar ĝi
renversas ekzistantajn ideojn kaj interesojn. La
samo okazis pri sklaveco, la samo estas okazanta
nun pri tre pli gravaj temoj. Oni eĉ ŝerce
demandas, ĉu la terglobo malaperos en la jaro
2050-a aux 2060-a, simple ĉar aro da homoj, kiuj
taksas sian komforton pli grava ol ili taksas la
pluekziston de la mondo, fajfas pri malpurigo de
la medio, internaciaj konvencioj, ktp. Do, ne
estas nur Esperanto, kiu estas malatentata de la regantaj fortoj en la imperio.
Ni devas agnoski la situacion de la mondo en nia
lingva kampo, sed ni ne devas akcepti ĝin, se ni
volas ankoraŭ havi la rajton, respekti nin mem
kaj karesi niajn infanojn. Tion mi provis diri al
la esperantistoj en ĉi tiu periodo, kaj mi
trovis multajn aŭskultantojn favorajn je tio. Mi
provis ĝisnaŭze revenigi al la idealismo de
Zamenhof, kiu estis multe pli granda viziulo kaj
multe pli danĝera revoluciulo ol ni nun.
Ni certe ne triumfigos Esperanton zorgante pri
niaj elegioj en nia forlasita parto de la arbaro.
Nur per klara montro de niaj celoj ni eventuale
instigos la mondon atenti pri ni: ni volas atingi
justecon en la lingva kaj kultura kampo. Eble oni
rekte batalos kontraŭ ni, sed tio estos agnosko,
ke ni ekzistas kaj ke niaj ideoj estas atentindaj.
Bonŝance la historio ne finiĝis. La nuna
situacio ne dauxros eterne, kaj post la fino de
unu batalo inter imperioj sekvas nun aliaj
bataloj kaj aliaj antaŭvidoj por la estonteco.
Mi kredas, ke la esperantistoj devus ree
adaptiĝi al la monda situacio, kiel ili kapablis
fari dum la pasinteco. Esperanto estis tre bona
ponto inter homoj el malsamaj kaj inter si
batalantaj landoj dum la unua mondmilito.
Esperanto estis tre bona ponto inter homoj
loĝantaj en malsamaj flankoj de la tiel nomata
"fera kurteno" en multaj jardekoj de la pasinta
jarcento. Esperanto estu ankaŭ nun bona ponto
inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj. Por
fari tion oni devas multe pli preti aŭskulti
esperantistojn el aliaj civilizoj, kaj ankaŭ
aktive labori por krei ilin, kie ili ne ekzistas.
Krei esperantistojn en ĉiuj mondopartoj kaj ne
nur en la tradiciaj landoj estis la dua linio de
mia laboro. Certe nun UEA ne estas nur malplena
mallongigo en multaj triamondaj landoj.
Mi trovis multajn favorajn aŭskultantojn pri la
supre menciitaj ideoj, sed mi ankaŭ trovis
multajn indiferentajn aŭskultantojn kaj ankaŭ
kelkajn kontraŭajn. Al ĉi tiuj mi diras, ke mi
neniam pensis, ke nur mi posedas la veron. Ni
vidu en la praktiko, kies ideoj portas pli da
rezultoj, tio estas pli multaj neesperantistoj,
kiuj konvinkiĝas lerni kaj uzi Esperanton, ĉar
la cetero, laŭ konata libro-titolo, estas nur literaturo.
Mi devas ankoraŭ diri du aferojn. La unua temas
pri la graveco de la Centra Oficejo de UEA kaj
pri la supozataj (vere nur supozataj) luktoj
ĉirkaŭ ĝi aux inter ĝi kaj la organoj de UEA.
La Centra Oficejo estas la plej grava loko en la
tuta komunumo. Sen ĝi ne ekzistus firma punkto
al kiu rigardi. Ĝi estas nia Mekko kaj nia
Vatikano, nia Jerusalemo kaj tiel plu. Dirinte
tion, mi tamen diru, ke ĝi havas sian rolon kaj
plenumas tion bonege, sed oni ne rajtas atendi de
ĝi tion, kion ĝi ne povas fari. Se via intereso
estas disvastigi Esperanton en Indonezio, en
Gvatemalo aŭ en Francujo, inter la
lingvo-instruistoj de Aŭstralio aŭ de
Germanujo, la Centra Oficejo ne povas fari tion.
Se vi volas ke Eŭropa Unio uzu Esperanton, ne
pensu, ke tio okazos per translokigo de la Centra
Oficejo al Bruselo. Respondecas pri la progreso
de Esperanto en la mondo, pri la atingoj de la
celoj de la statuto de UEA, ni mem, la aktivuloj,
neniu alia. Ne havu iluzion, ke per oficistoj, vi
povas anstataŭigi volontulajn agantojn. Tio
estas la maljuneca malsano de nia movado, por
parafrazi iun, kiun oni lastatempe tro malmulte
citas. Tiukampe mi ne faris multon, sed certe
UEA, inkluzive de la Centra Oficejo, eniris la
retan mondon dum la lasta jardeko. Samtempe mi
klopodis helpi la agantojn tra la landoj kaj tra
la lokaj kluboj, ĉar ili estas la veraj
produktantoj de esperantistoj, kaj ni ekzistas nur danke al ili.
La dua afero estas, ke mi havas tre bonajn
memorojn pri la maniero, kiel multaj novaj
esperantistoj en la ekonomie evoluinta mondo kaj
multaj normalaj esperantistoj en Afriko, Azio kaj
Suda Ameriko reagis je miaj tro multaj petoj pri
kunlaborado aŭ tutsimple pri laborado.
La retaj lernintoj estas, ekzemple, tiuj junuloj,
kiuj ekpensas, ke estus bele se ekzistus
franca-esperanta vortaro, kaj ekverkas ĝin, ne
konsciante pri la ekzisto de la tuta franclingva
esperantistaro kaj pri ĝia historio (retaj
kursoj ofte estas iom tro kaŝemaj pri la ekzistanta nereta movado).
Por doni ekzemplon pri la neeŭropanoj, mi parolu
pri juna afrikano ĵus-lerninto de Esperanto, kiu
havis teruran trafik-akcidenton, pro kiu li devis
resti en malsanulejo, kaj lia biciklo komplete
detruiĝis. Dum la restado en la malsanulejo lia
ĉefa angoro estis, ke nun pro manko de biciklo
li ne povos iri instrui Esperanton al lokoj
malproksimaj du dekojn da kilometroj, kaj pri tio
li parolis kun la homoj, kiuj demandis pri lia
sano. Elirinte el la malsanulejo, kaj ricevinte
la biciklon de eŭropaj esperantistoj, li
refariĝis la plej feliĉa homo en la mondo, kaj
ekpedalis al siaj foraj klubetoj. Da tiaj okazoj
ekzistas multaj en la plej malriĉaj landoj de la
mondo. Mi bedaŭras, ke mi ne povas citi pliajn,
sed ĉiuj miaj sudamerikaj, afrikaj kaj aziaj geamikoj, certe rekonos sin.
Dum ekzistos tiaj homoj, vi rajtas dormi
trankvile pri la pluekzisto de Esperanto, kaj mi
rajtas trankvile fini mian periodon kun granda danko al vi ĉiuj!
Renato Corsetti
0 Comments:
Post a Comment
<< Home