Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Monday, September 18, 2006

William Auld: funebra ceremonio


La ceremonio okazis hodaŭ en la Paroĵa Preĝejo, Dollar, Skotlando. Ĉirkaŭ 150 homoj ĉeestis. Roy, la filo de Bill, faris emociigan paroladon pri sia patro. D-ro John Wells, prezidanto de EAB, resumis la montopintoj de lia literatura kariero. D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, parolis pri geniulo kiu fieris pri sia ordinareco, pri homo kiu kredis pri la graveco de ĉiuj homoj. Tradukis Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio, kaj ankaŭ substrekis la rolon de Bill rilate al tiu instanco.

Sakflutisto ludis skotan lamenton dum oni portis la ĉerkon ekster la kirkon; kaj William Auld, post laŭtlegado de Psalmo en la skota, estis enterigita kelkajn metrojn for de la kirko.

Nun la majstro kuŝas pace meze de sia komunumo ŝirmata de skotlanda montetĉeno.

Tamen, lia voĉo neniam silentos!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home