Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Wednesday, September 20, 2006

John Wells en la novembra Malferma Tago

Prof. John Wells, iama prezidanto de UEA, estos la ĉefa gasto en la
Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kies 25-a eldono okazos
sabaton, la 25-an de novembro. La ĵusa profesia emeritiĝo de prof.
Wells inspiris lin elekti kiel temon de sia prelego "Rigardi
malantaŭen, rigardi antaŭen". La Malferma Tago ricevos gaston
ankaŭ el Japanio, la lando de la venontjara UK: Usui Hiroyuki
alportos salutojn de la Jokohama LKK kaj parolos pri la kongresa temo
"Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto". Krom prelegoj, en la
programo estos ankaŭ i.a. prezentado de novaj Esperanto-filmoj kaj
diskuto kun prezidanto Renato Corsetti kaj kelkaj aliaj estraranoj de
UEA, kiuj kunsidos en Roterdamo en la sama semajnfino.

Kiel tradicie, la vizitantoj povos profiti de rabatoj en la
libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo,
ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago
daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

Osmo Buller

0 Comments:

Post a Comment

<< Home