Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Friday, March 25, 2005

Alvoko al eksterlandaj Esperantistoj

Estas granda plezuro, ke kelkaj alilandaj samideanoj jam aliĝis al la 100a Skota Kongreso de Esperanto. Tamen, EAS multe deziras, ke la evento estu vere internacia; tial ni (kaj Renato Corsetti, nia mondprezidanto) atendas pli da eksterlandanoj.

Largs estas malgranda urbo; tamen, treege alloga feriejo. La rezulto estas ke homoj plenigas la hotelojn kaj gastejojn: unu tia kategorio estas golfistoj; ili jam komencis mendi loĝlokojn.

Tial konkretigu vian partoprendecidon kaj aliĝu! Plenaj detaloj kaj la aliĝilo nun troviĝas sur la skota retejo.

Se vi havas problemojn, ni volonte helpos vin. Eksterlandanoj havas grandan privilegion: ili povos prokrasti kongresajn pagojn ĝis alveno; sed aliĝado estas deviga!

Tuesday, March 15, 2005

Ĝangalo baldaŭ noviĝos

Ĝangalo estas la plej granda portalo en Esperantujo; ĝi pritraktas esperantajn kaj ne-esperantajn eventojn kaj temojn.

Nun oni intencas relanĉi ĝin: plibonigita!

Ĉiuj atendas kun anticipo kaj scivolemo! Neniu dato estas donita por la transformiĝo; dume la retejo duonfunkcias.

Monday, March 07, 2005

British Esperanto site rejuvenated

The web site of the Esperanto-Asocio de Britio now has a new editor, Bill Walker.

Bill has produced an elegant portal to the EAB subsidiary sites, such as Education, and has posted an impressive amount of information concerning the Esperanto Association of Britain. (This is the Association's official name in English.)

When you are exploring the site, bear in mind that certain of the related sites use the same stylistic format as the portal; so look at the URL if you wonder where you are.

The site contains back issues of EAB Update in PDF: invaluable for studying the evolution of Esperanto in the UK during recent years.

Wednesday, March 02, 2005

Lidja Zamenhof: virino kun fervora koro

Dum la pasinta Skota Zamenhof-festo Jean Bisset prelegis pri Lidja, rimarkinda filino de rimarkinda patro.

La temo estis trafa, ĉar ŝi naskiĝis en 1904.

Estas bonege ke la teksto de la prelego nun troviĝas sur la skota retejo; kaj evidentiĝas la multflanka talento de Lidja, virino honorata de Bahaanoj sed iom neglektata de la esperantistaro.