Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Friday, March 25, 2005

Alvoko al eksterlandaj Esperantistoj

Estas granda plezuro, ke kelkaj alilandaj samideanoj jam aliĝis al la 100a Skota Kongreso de Esperanto. Tamen, EAS multe deziras, ke la evento estu vere internacia; tial ni (kaj Renato Corsetti, nia mondprezidanto) atendas pli da eksterlandanoj.

Largs estas malgranda urbo; tamen, treege alloga feriejo. La rezulto estas ke homoj plenigas la hotelojn kaj gastejojn: unu tia kategorio estas golfistoj; ili jam komencis mendi loĝlokojn.

Tial konkretigu vian partoprendecidon kaj aliĝu! Plenaj detaloj kaj la aliĝilo nun troviĝas sur la skota retejo.

Se vi havas problemojn, ni volonte helpos vin. Eksterlandanoj havas grandan privilegion: ili povos prokrasti kongresajn pagojn ĝis alveno; sed aliĝado estas deviga!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home