Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Tuesday, March 23, 2004

Why not visit the Glasgow Esperanto Society?

The Society is the second largest in the UK. It has a varied programme which is (apart from the Esperanto dimension) of considerable intellectual interest.

However, it is a friendly place which does not take itself too seriously. Moreover, it has a particular educational mission, and even absolute beginners will receive help and advice.

The human dimension is of prime importance in language learning; so why not come along to the Society and enjoy a pleasant stimulating evening? The Society has been functioning for over 100 years: a cause of modest satisfaction!

Wednesday, March 10, 2004

Glasgova Esperanto-societo viglas

En nuntempa Esperantujo oni ofte asertas la morton de lokaj Esperanto-societoj. Tamen, la situacio estas pli komplika; kaj la Glasgova societo ankoraŭ viglas. Oni renkontiĝas monate en la Kvakera Domo.

La pasintan vesperon Charlie Dornan prelegis pri sia 7-jara pastra studado en Hispanio aldonante fascinajn faktojn pri la historio de la kolegio. Poste oni amase ludis skrablon en Esperanto: amuziga triumfo de lingva lerteco kiu bone laborigis la eblecojn de nia lingvo!


Gastoj eksterlandaj (kaj enlandaj) ĉiam estas bonvenigitaj kun granda plezuro. Bonvolu ekrigardi nian programon. Ni anticipe atendas vin!

Wednesday, March 03, 2004

Kortuŝa funebra ceremonio por Stanley Nisbet

Granda homamaso partoprenis la hodiaŭan Diservon en Jordanhill Paroĥa Preĝejo (Jordanhill Parish Church), Glasgovo, inkluzive de 13 Esperantistoj. La zorgeme preparita formato trafe reliefigis la konatajn trajtojn de Stanley; kaj la omaĝo de Pastro Colin Renwick pentris rimarkindan portreton de la amata homo.

Phylis Goodheir aldonis emociigan esperantisman dimension. Ŝi klarigis, ke nia lingvo neniam estis nura ludilo por Stanley; li pasiis pri internacia komunikado. Antaŭ du semajno ŝi vizitis Stanley en la flegejo, kaj tie li laŭtlegis poemon verkitan de Albert Goodheir pri endimionoj. Ŝi deklamis la saman poemon post mallonga angla klarigo. Temis pri la belo de la bluaj printempaj floroj kaj pri la finfina unuiĝo de ilia blueco kun la blueco de la ĉielo. Ŝi finis sian kontribuon per la lastaj strofoj (angle kaj esperante) de alia poemo verkita de sia edzo: Rekviemo.