Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Wednesday, March 03, 2004

Kortuŝa funebra ceremonio por Stanley Nisbet

Granda homamaso partoprenis la hodiaŭan Diservon en Jordanhill Paroĥa Preĝejo (Jordanhill Parish Church), Glasgovo, inkluzive de 13 Esperantistoj. La zorgeme preparita formato trafe reliefigis la konatajn trajtojn de Stanley; kaj la omaĝo de Pastro Colin Renwick pentris rimarkindan portreton de la amata homo.

Phylis Goodheir aldonis emociigan esperantisman dimension. Ŝi klarigis, ke nia lingvo neniam estis nura ludilo por Stanley; li pasiis pri internacia komunikado. Antaŭ du semajno ŝi vizitis Stanley en la flegejo, kaj tie li laŭtlegis poemon verkitan de Albert Goodheir pri endimionoj. Ŝi deklamis la saman poemon post mallonga angla klarigo. Temis pri la belo de la bluaj printempaj floroj kaj pri la finfina unuiĝo de ilia blueco kun la blueco de la ĉielo. Ŝi finis sian kontribuon per la lastaj strofoj (angle kaj esperante) de alia poemo verkita de sia edzo: Rekviemo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home