Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Tuesday, August 29, 2006

REZOLUCIO DE LA 91-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Florenco (Italujo) kun 2209 partoprenantoj el 62 landoj,

konstatinte,

– ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005–2014 estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie daŭrigebla;

– ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter la homo kaj la naturmedio;

– ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn, kaj edukajn efikojn koncerne daŭropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je komunikado;

– ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn, kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece kaj solidare.

Alvokas la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi en la agadoj kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn koherajn kun la principoj de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi siajn lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.

Rekomendas al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj problemoj pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj organizaĵoj.

Konfirmas la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco, socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la lingva aspekto de daŭropova evoluigo.

Tuesday, August 22, 2006

Language discrimination

Esperantists have a particular interest concerning language discrimination; it is not the only discrimination; it may not be the most serious; but it is wrong in principle and has many negative consequences.

In recent days I have noticed some flagrant examples. For example there was an interview with the Italian Foreign Minister concerning the possibility of Italy sending peace-keepers to Lebanon. The Minister understood the questions; but his command of English was insufficient to nuance any of his comments. His frustration was perceptible.

There is a tendency in the UK to interview only those who claim to be able to speak English: interpretation is not provided.

At one time correspondents were expected to learn the language of the country to which they were sent; there is little evidence of this now.

In the Middle East Israelis in general speak better English than Palestinians; this has obvious implications in relation to the ability to communicate a point-of-view.

Recently there has been another extraordinary example of langauge discrimination. Two passengers were asked to leave a British charter flight because they were not speaking English. So scrupulously avoid speaking Welsh, Irish, Scottish Gaelic or even Esperanto. It was suspected that Arabic was being spoken; but these morons, of course, only recognise "non-English"!

We should be aware of language problems and prejudices, and the distortions which ensue; and be ready to protest.

The widespread use of Esperanto may appear utopian; but Esperanto is even more needed. And that need will not go away.

Saturday, August 19, 2006

Skotlanda retejo

Pardonpeton pro la nuna situacio: eniro maleblas.

Espereble nia teamo solvos la problemon.

Kompreneble, ni daŭre blogos!

Wednesday, August 16, 2006

Universala kongreso 2006

Mi ne partoprenis la UK; sed ĝi estis impona evento. Tial plaĉas al mi ke Libera Folio aperigis aron da artikoloj pri la kongreso.

Klaku kaj vi atingos la lokon!

Mi ankaŭ rekomendas legadon de ĉi tiu bona reta gazeto.