Hju Rid respondecis pri la Studrondo (3-4 sptembro 2005 ĉe Dunblane); kaj li vere faris elstaram debuton! Estis 19 partoprenantoj, inkluze de 3 el Anglio kaj 1 el Nederlando.
La ĉeftemo estis la
Terio de Relativeco, kiun Einstein aperigis al la mondo antaŭ 100 jaroj.
Sabaton Hju ekigis la programon per fascina enkonduko pri Einstein kaj lia grandioza teorio. Sekviĝis prelego de David Kelso; li sprite kaj informe resumis la vivon de la nobelpremiita fizikisto.
Posttagmeze, oni aŭtibusete ekskursis al mezepoka kastelo Airth kaj la eksterordinara ananaso-folio ĉe Dunmore. Brilis la suno! Oni devas malstreĉigi!
Revene Hju diable kvizis nin pri Einstein; kaj post la testado oni laŭtlegis skeĉon de Bob Mackay, kaj aŭskultis kantadon.
Dimanĉon Graham Blakey prelegis amuze kaj erudicie pri la fifama Esperantisto, Leopold Einstein, kiu parencis al la eltrovinto. Jim Williams, helpata de moderna teknologio, provis klarigi la teorion al laikoj. Tio vere estis defio por Jim kaj la studantoj!
Posttagmeze en la mezepoka kapelo p-ro Charlie Dornan gvidis trankviligan diservon; dum samtempe Ed Robertson prelegis pri la scienco de
Star Trek.
Oni hejmeniris post temanĝo kun la escepto de la skota konsilantaro kiu kunvenis relative kontentige!