Morto de Anne Eyre
Nia kara amikino mortis la 11an de aŭgusto 2005 je la aĝo de 82.
10 Esperantistoj partoprenis la funebran ceremonion. P-ro Charlie Dornan faris la laŭdparoladon kaj la preĝon de Adiaŭo.
Anne estis apogilo de la skota kaj brita movadoj; elastarega instruanto de nia lingvo; kaj gracoplena virino.
Ŝia morto malfeliĉigas nin; tamen, ni ĝojas pro ŝia bonkoreco.
Oni plantos arbon en la Esperanto-ĝardeno, Barlastono, kiel memoraĵon.