Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Saturday, July 02, 2005

Ĝis revido, Largs!

Hiearaŭ la skota prezidintino kaj la sekretario de la Esperanto-Asocio de Skotlando faris la finan prikongresan viziton al la hotelo Priory House, Largs. La vizito temis pri kelke da aferoj farendaj pri la kongreso: ekzemple, la disdono de kongresaj plumoj al la stabanoj.

Laŭ la akceptejistinoj kaj hotela estraro la kongresanoj kontibuis al rimarkinde amikeca etoso en la hotelo. Estas agrable, ke oni faris tiun punkton, ĉar amikeco ne ĉiam estas la ĉefa trajto de gravegaj eventoj.

Tial Esperanto vere estas la lingvo de amikeco! Ni fieru pri tio, ĉar oni ne povas ŝajnigi tiun sintenon. Se la mondo pripensas, ke ni estas amikemaj, sociemaj homoj kun serioza mesaĝo mi estas kontenta.

Esperanto havas ĉielarkan kulturon. Ni malstreĉiĝu; kaj permesu ke la mondo vidu la plezuron, kiun tiu bunta kulturo donas al ni. Ofte ne estis tiel en la pasinteco, sed post 100 kongresoj ni maturiĝas, ĉu ne?

0 Comments:

Post a Comment

<< Home