Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Thursday, June 16, 2005

Sukcesoplena 100a skota kongreso

Ĉirkaŭ 65 homoj el 9 landoj partoprenis la 4-tagan eventon. La suno brilis; kaj la panoramo de la okcidentaj insuloj kaj montetoj estis rava.

La nivelo de la prelegoj estis elstare alta; krokodiloj mankas; la etoso estis amikeca.

Dimanĉon ĉiuj aranĝoj okazis sur apuda insuleto en la Katedralo de la Insuloj. Estis aliaj ekskursoj al muzeo, kastelo, la urbo Largs, kaj apudaj montetoj.

Kulturo ne mankis: deklamado, klasika kaj popola muziko, dramo kaj kantado.

Kiel ĉiam oni bone manĝas!

Renatto Corsetti, prezidanto de UEA, enciklopie informis nin pri la monda bildo rilate al Esperanto.

Gratulon al Jean Bisset, prezidantino de la Esperanto-Asocio de Skotlando, kaj ĉefmotoro de la jubilea kongreso!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home