Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Thursday, June 16, 2005

Turisma flanko de la 100a skota kongreso de Esperanto

Principe EAS volas kuraĝigi homojn viziti Skotlandon, ĉar ni firme kredas, ke Skotlando estas historioplena kaj belega. Pro tio ne ne neglektas turismajn aferojn kiam ni kongresas: ekzemple, ni piediris en la montetoj; rondiris la urbon, Largs; iris al muzeo Vikingar; translokiĝis al la insulo Cumbrae por unu tago; kaj vizitis kastelon Kelburn.

Homoj venis el Anglio, Kimrio, Nord-Irlando, Irlanda Respubliko, Germanio, Italio, Nederlando, Pollando; kaj ankaŭ Skotlando mem!

Kelkaj alvenis antaŭ la kongreso; kelkaj restis poste.

Hodiaŭ niaj nederlandaj amikoj (kaj subtenantoj de multaj skotaj kongresoj) Mia kaj Sietze Kremer hejmeniris. Ĉu tio estis la fino de la neoficiala post-kongreso? Povus esti; sed eble kelkaj kongresanoj ankoraŭ kaŝiĝas en Skotlando!

Tial ni faris nian modestan ekonomian kaj kulturan kontribuon al skota turismo; kaj tio ni mencios al la turismaj instancoj!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home