Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Sunday, January 02, 2005

100a Skota Kongreso de Esperanto: prelegontoj

Prelegontaro preskaŭ pretas!. Esperable la nomoj kaj temoj tentos vin aliĝi! Malfruan januaron eldoniĝos la oficiala aliĝilo. Se ekzemplero ne atingos vin tiam bonvolu kontakti: secretary@skotlando.org .

Jen la ĝisdatigita listo:

John Francis (Skota Skolo), D-rino Marjorie Boulton (John Dinwoodie), Ed Robertson (Albert Goodheir), D-ro Paul Gubbins (Reto Rossetti), Hugh Reid (John Francis), David Thornell (Ponto inter la malnova kaj nova), David Lilley (DB Gregor), Duncan Thomson (knodoj), Norman Richardson (Vaporŝipoj de la rivero Clyde), David Bisset (Katedralo de la insuloj), Geoffrey Sutton (Norsa lingvo); kaj fine tamen gravege: D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA (Esperanto kaj la estonteco ).

Estos ampleksa kultura programo: Stephen Thompson kiu estas profesia aktoro, vivigos niajn literaturajn temojn; kaj ankaŭ estos festa koncerto.

Nuntempe eblas mendi loĝlokon en Largs la kongresurbo. Estu aventurema kaj provu!

0 Comments:

Post a Comment

<< Home