Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Thursday, December 09, 2004

Lidja Zamenhof honorigita

Dum la Zamenhof-festo kiu okazis la 4an de decembro 2004 ĉe la boatejo, Aberdour, Fife, Skotlando, prezidanto Jean Bisset prelegis trafe kaj informe pri la vivo kaj mortigo de Lidja Zamenhof, filino de la iniciatinto de Esperanto. En 2004 oni celebras la centjariĝon de la naskiĝo de Lidja.

Ŝia kortuŝa parlolado baldaŭ aperos sur la skota retejo.

Hugh Reid kaj David Bisset paroladetis respektive pri Esperanto-publico en Francio kaj analizado de vizitantoj al la skota retejo.

Poste oni feste celebris la naskiĝtagon de d-ro Zamenhof.

14 homoj (kaj unu hundo!) partoprenis; kaj lokano, David Hannah, faris la praktikajn aranĝojn.

Antaŭ la festo la skota komitato kunvenis; kaj pritraktis gravan tagordon precipe pri la 100a skota kongreso de Esperanto en Largs la venontan jaron kaj eldonaĵoj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home