Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Friday, October 29, 2004

Prezidanto de UEA partoprenos 100an skotan kongreson

Esperanto-Asocio de Skotlando fieras pro la rapida decido de d-ro Renato Corsetti akcepti inviton prelegi dum la 100a Skota Kongreso de Esperanto kiu okazos de 10a ĝis 13a de junio 2005. La kongresa urbo estos marborda Largs proksime al la hejma regiono de la famega poeto, Robert Burns.

D-ro Corsetti intencas pritrakti la estontecon de Esperanto.

Pluaj detaloj pri ĉi tiu unika kongreso aperos sur la skota retejo; kaj la aliĝilo pretos en januaro.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home