Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Friday, September 24, 2004

William Auld partoprenas Skotan Studrondon 2004

Estis granda plezuro ke Majstro Bill Auld kaj la edzino povus partopreni postagtagmezan sesion de la Studrondo.

Skota Prezidanto, Jean Bisset, varme bonvenigis lin. La ĉeestantaro spontane aplaŭdis.

Bill atente aŭskultis du prelegojn, kaj akceptis multajn individuajn bondezirojn.

Tre plaĉas al Esperanto-Aocio de Skotlando, ke Bill faris la vojaĝon de Dollar ĝis Dunblane. Lia ceesto aparte plezurigis lernantojn kiuj unuafoje troviĝis ĉe la Studrondo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home