Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Thursday, April 22, 2004

Le monde diplomatique

Esperanta traduko de ĉi tiu fama politika gazeto nun aperas en Esperanto. Bonvolu gustumi ĝin. Unu el la celoj de la traduko estas evoluigi Esperanton por ke ĝi estu plene taŭga por grava rolo en la Eŭropa Unio. Mi dubas ĉu tia testado vere necesas; ĉar Esperanto jam frontis tiajn defiojn. Unu el la ververe defioj estis vortoj kaj frazpartoj por la teruraj burokrataj terminoj uzataj en la EŬ. Aliaj lingvoj jam strebadas; kaj mi rigardas la provojn de la novaj membroj kun anticipo!

Tamen, la riĉa enhavo de La Diplomatia Mondo nun haveblas. Mi aludas al la tuta enhavo, ĉar laŭ mia scio la tradukistoj tute ignoras kopirajton.. Malliberejen, samideanoj?

0 Comments:

Post a Comment

<< Home