Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Monday, November 22, 2004

Kiel mendi loĝlokon en Largs

Estas la deziro de la Esperanto-Asocio de Skotlando, ke multaj eksterlandaj Esperantistoj partoprenu la 100an Skotan Kongreson de Esperanto la 10an ĝis la 13a de junio 2005 en Largs.

Baldaŭ la aliĝilo aperos rete kaj papere; tamen, eĉ nun eblas mendi loĝlokon en la kongresurbo.

La retejo de la Turisma Instanco de Skotlando estas multlingva; kaj eblas mendi telefone, retpoŝte aŭ rete. Estas malgranda pago por la servo.

Ankaŭ eblas mendi ĉambron en la kongresa hotelo Priory House se vi paroletas la anglan. La LKK negocis specialan tarifon por kongresanoj; tiel ne forgesu mencii la kongreson.

Se vi bezonas lingvan helpon, bonvolu kontakti la sekretarion de Esperanto-Asocio de Skotlando.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home