Esperanto-Asocio de Skotlando

Sekretariejo

Tuesday, December 13, 2011

La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn

La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn: Dum jardekoj Pasporta Servo estis unu el la ĉefaj atutoj de la junulara Esperanto-movado. Dum la gastigadon uzis grandparte junaj esperantistoj, multaj el la gastigantoj estis klare pli aĝaj. Antaŭ tri jaroj la estraro de TEJO anoncis la lanĉon de nova interreta versio de la servo, kiu de tiam serĉas sian formon. Unue tute ne aperis la papera listo de gastigantoj, kaj ĉi-jare multaj gastigantoj malkontentas, ĉar TEJO decidis ne sendi al ili la liston. Ĝi ja alireblas rete, argumentas TEJO - sed eĉ tie la gastigantoj ne povas modifi la informojn pri si mem aŭ malaliĝi.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home